Meleagros
EPITAFO POR SI MEM


Ho migrant', mallaŭte paŝu: tie ĉi inter piaj patroj
kuŝas olda Meleagros milde sur la lulanta sin'
de l' ripoz' eterna. Muzoj kaj la Amo dolĉe-amara
kaj Kharisoj sanktfavoraj dum lia vivo amis lin.
Tyros vartis lin fidele, en Gadara li iĝis viro,
kaj en la insulo ĉarma Kos lin atingis la maljun'.
Se vi estas siriano, diru "Selom!", kaj se fenico
diru "Aŭdonis!", kaj greko, unu "Khajre!" vi diru nun.